Aventuro
Ĉi tiu ludo estas tekstaventuro. Ĝi estas kiel romano en kiu vi mem estas la ĉefrolulo. La programo priskribas al vi vian ĉirkaŭaĵon kaj kio okazas. Vi mem decidos kion vi faros sekve. Vi povas tajpi komandojn en la skatolo ĉe la subo de la paĝo.
Komandoj
La retpaĝo komprenas nur tre simplajn komandojn. Ekzemple:
Atentu pri la akuzativo!
«Rigardi» estas tre utila komando. Vi povas rigardi ĉion ajn. Se vi tajpas la vorton sole, vi povas rigardi vian ĉirkaŭaĵon.
La retpaĝo ankaŭ komprenas kelkajn prepoziciojn. Ekzemple:
rompu la ujon per la martelo
metu la skribilon en la sakon
Se estas malfacile tajpi la ĉapelojn per via retumilo, vi ankaŭ povas tajpi x-ojn:
Direktoj
La mondo de la ludo estas aro de konektitaj ejoj. Vi povas moviĝi inter la ejoj per kompasdirektoj. Ekzemple:
iru okcidenten
Ĉar vi devos ofte tajpi tiujn komandojn, vi ankaŭ povas mallongigi ilin:
o
okc
Aĵoj
Dum la ludo vi devos kunporti kelkajn aferojn. Vi povas provi ekporti ion ajn per komando kiel la jena:
Vi povas kontroli kion vi nun portas se vi demandas al la retpaĝo:
Indikoj
- Provu ĉion. Ne gravas se vi faras eraron.
- Se la retpaĝo ne komprenas vin, provu diri vian komandon per aliaj vortoj.
- Rigardu ĉion. Eble vi trovos aferon kaŝitan en la priskriboj.