Verda Ŝtelo

Verda Ŝtelo estas vortludo en Esperanto. En ĉi tiu retejo oni povas ludi la ludon kun amikoj per la interreto.

Kiel ludi

Kiam vi unue vidas la paĝon ĝi demandos vian nomon. Tajpu vian nomon (aŭ kromnomon se vi volas esti anonima) kaj poste vi tuj aperos en ludo. Via nomo aperos en blanka kvadrato sur la tabulo. Tiu kvadrato estas via kaj dum la ludo vi metos viajn vortojn apud ĝi. Se estas aliaj homoj kiuj volas ludi samtempe, ankaŭ iliaj nomoj aperos. Homoj povas aliĝi al la ludo ĝis la unua tegoleto turniĝas. Por turni tegoleton kaj komenci la ludon, oni simple klakas sur la butono ‘turnu’.

La retpaĝo mem ne regas la ludon do se vi konsentas kun la aliaj ludantoj vi fakte povas ludi kiel ajn vi volas.

Kiel movi tegoletojn

Por movi tegoletojn oni povas simple treni ilin per la muso. Post kiam oni movas unu literon, oni povas rapide meti alian literon apud ĝi simple per klako.

Klavoj

Babilado

Ofte okazas ke oni devas diskuti pri ĉu vorto estas valida. Sub la tabulo estas mesaĝilo por sendi mesaĝojn al la aliaj ludantoj. Estas konsilinde uzi retan vortaron (ekzemple ReVo) se la ludantoj ne povas konsenti.

Video

Ankaŭ ekzistas video ĉe YouTube kiu klarigas la regulojn ĉi tie:

Kiel ludi kun specifaj amikoj

Se vi volas ludi kun specifaj amikoj anstataŭ atendi ke hazardaj homoj aliĝos, vi povas uzi specialan adreson por la retejo. Vi povas tajpu la adreson gemelo.org kun demando-signo kaj poste nomi vian ludon laŭplaĉe. Se vi donas al viaj amikoj tiun adreson, vi povos komenci ludon kun nur ili. Ekzemple la jena adreso povas esti por via grupo:

http://gemelo.org/eo?mia-sekreta-grupo

Kontakti la kreintojn

Se vi havas demandojn, plendojn aŭ sugestojn por la kreintoj de ĉi tiu retpaĝo, bonvolu sendi retmesaĝon al bpeeluk ĉe yahoo.co.uk.