Diveno

Ĉi tio estas retpaĝo por okazigi vortludon similan al Lingo (aŭ Motus en Francujo). Ĝi celas esti ilo por ke unu prezentisto prezentu la ludon al la ludantoj. Oni povus ludi ekzemple dum esperanta renkontiĝo kun projekciilo aŭ per videokonferenco se oni kunhavigas sian ekranon. La retejo ne devigas la regulojn de la ludo kaj tiel la prezentisto povas ŝanĝeti la regulojn laŭvole.

Paĝoj

La ludo estas dividita en tri paĝojn. La ĉefa paĝo en la mezo estas la vortluda parto kie homoj povas diveni la vorton. Ĉe la dekstra kaj maldekstra flankoj de tiu paĝo estas paĝo por ĉiu teamo kun tombolo kaj krado de bingo.

Klavoj

Por ludi la prezentisto devas memori kelkajn fulmoklavojn:

Iu ajn paĝo

KlavoAgo
←, →Moviĝi inter la tri paĝoj
↑, ↓ Aldoni aŭ forigi 10 poentojn de teamo. La celo estas povi korekti erarojn de la prezentisto.
Spaco Normala reĝimo
Baskuli inter la du teamoj. Kiam oni divenas vorton aŭ atingas bingon la aktuala teamo ricevas la poentojn.
Super-Divena reĝimo
Komenci aŭ paŭzi la horloĝon.

Vortluda paĝo

KlavoAgo
Iu ajn litero Aldoni literon al la aktuala diveno. Oni povas tajpi X por aldoni ĉapelon al la lasta litero. Se onia klavararanĝo havas senpaŝan klavon oni povas uzi ankaŭ tion por tajpi la ĉapelojn.
Eniga klavo Enigi la aktualan divenon. Se ĝi ne estas konata vorto en la vortaro de la retpaĝo ĝi malakceptiĝos.
Retropaŝa klavo Forigi la lastan literon de la divenata vorto.
Foriga klavo Malakcepti la divenon. Kutime oni farus tion post kiam teamo proponas nevalidan vorton antaŭ ol baskuli al la alia teamo.
Paĝosuben-klavo Aldoni indikan literon al la divenata vorto. Kutime oni farus tion antaŭ ol baskuli al la alia teamo.
Hejma klavo Elekti novan vorton kaj malplenigi la kradon.
` aŭ $ Baskuli al la reĝimo Super-Diveno. En tiu reĝimo estos retronombrado de tempo anstataŭ la poentoj kaj videblos la nombro de trovitaj vortoj ekde la komenco de la reĝimo.

Paĝo de la krado de bingo

KlavoAgo
Eniga butono Turni la tombolon kaj preni pilkon. Se la pilko havas numeron ĝi ruĝiĝas en la krado. Se tio faras linion la teamo de la paĝo ricevas 100 poentojn.
Hejma klavo Restarigi la bingan kradon de la teamo kaj remeti ĉiujn pilkojn en la tombolon.